Biografio

Zoltán Barta (1966), hungaro, proza aŭtoro. Li naskiĝis en la hungara urbo Ózd, kaj longtempe vivis en tiu ĉi regiono. Ekde la komenco de la dua jarmilo li vivas en la urbo Eger kun sia familio. En tiu ĉi urbo unue li laboris en negoca labortereno, post kelkaj jaroj li transiris al la ŝtata sektoro, kaj nun laboras kiel oficisto en ŝtata ofico. Lia edzino estas instruistino de menshandikapaj infanoj. Ili havas du gefilojn.

Li verkas ekde sia infanaĝo, aperante al la publiko nur fine de la jarmilo. Lia unue legebla novelo (La revenanto) aperis en periodiko nomata Kanto del’ Fenikso (A Főnix Dala) de hungara urbo Debrecen, en tiu ĉi organo li publikas ankaŭ hodiaŭ.

Liaj verkaĵoj temas ĉefe pri la nekutimaj, neklarigeblaj, mistikaj okazaĵoj de la vivo, li skribas romanojn kaj novelojn kiuj havas kuriozan atmosferon. Verkas li ĉefe en la ĝenro paranormala fikcio. Aperas en liaj verkoj ankaŭ motivoj pri la origina patrio, la Montarsupro de Bükk, eĉ la eventoj de liaj pluraj verkaĵoj okazas ĉi-lande (Kajeroj de Sáta – novelaro, Tago de sorĉistino – romano).
Li skribas ankaŭ pri la ordinaraj aferoj de la ĉiutagaj simpluloj, kiuj vivas siajn destinitajn vivojn sur tiu ĉi planedo. Li estas hobio-genealogisto, esploranta sian praan familion kaj la genealogon de regiono Montarsupro de Bükk.

La verkisto havas specialan, denaskan kapablon, tiu estas la t.n. klarvideco (aŭ klare perceptado). Tiu ĉi psika kapablo – kaj multaj okazaĵon pri ĝi – inspiris lin skribi taglibro-stilan dokumentuman romanon pri siaj eksperimentoj kaj memoroj en la temo. La ĵus prilaborata libro estos ekzemplo kaj ankaŭ subtena bazo por ĉiuj, kiuj malkovras saman aŭ similaran potencon en si mem. La libro havas nur labortitolon: Supernaturaj eksperimentoj.

Li interkonsentas la opinon de B. Traven, kiu deklaris iam, ke

La kreema persono devas havi neniun alian biografion ol liaj verkoj.

Aperintaj verkoj

Al la urbo tre proksima (Karnyújtásnyira a város)
En la antologio “Dimensioj – 57 nuntempaj hungaraj noveloj”
(Dimenziók – 57 mai magyar novella)
ISBN 978-615-5056-04-8
Eldonejo: Aposztróf Kiadó, 2010, Budapest, Hungario

Redonu mian aŭron! (Add vissza az aurámat!)
En la antologio “Pervorta trezoro” (Szó-kincs 2011)
ISBN 978-615-5056-11-6
Eldonejo: Aposztróf Kiadó, 2011, Budapest, Hungario

Kajeroj de Sáta (Sátai Füzetek) – novelaro
e-libro (pdf, epub, prc, html)
ISBN 978-963-08-1660-1
Privata eldono, 2011

Magnitudo kaj Salto lunde (Magnitúdó és Ugrás hétfőn)
En la antologio „Kanto del’ Fenikso” (A Főnix Dala)
ISBN: nekonata
Eldonis: Literatura Societo “Kanto del’ Fenikso”, 2013, Debrecen, Hungario

Remote Viewing Mental Images as Targets – verkita originale en la angla
En la 9a ekzemplero  (majo de 2013) de anglalingva periodiko Eight Martinis (p. 39)
ISSN 2045-2462 (printita), 2045-2470 (surreta)

Vidi per menso
Radio Verda #202, Vancouver, Canada, 2013-12-21.
Prelego pri mensa vidado, fora perceptado.

Hungare vi povas legi ilin ĉi tie:
Publikitaj verkoj en kolektaĵoj >>
Aliaj publikitaj verkoj >>
(Ĉiuj rajtoj rezervitaj.)

Kial skribi romanojn? Surprize, multaj personoj entreprenas skribi romanojn ne ĉar ili volas, sed ĉar ili sentas ke devus.
D. Maass

Kontakto

 

Vélemény, hozzászólás?